26.3.08
27.2.08
Svisaj regionaj parlamentanoj subtenas Esperanton
El Libera Folio
Kiel konsekvenco de informa kampanjo de Svisa Esperanto-Societo, 27 svisaj parlamentanoj en la kantono Neuchâtel nun decidis subskribi leĝoproponon favore al Esperanto. La teksto de la leĝopropono restas sur tre ĝenerala nivelo por eviti ĝian rifuzon en la parlamento. Mireille Grosjean, kunprezidanto de SES, tamen ne havas tre grandajn esperojn pri ĝia akceptiĝo, sed opinias pozitiva jam la fakton, ke la propono estis subskribita kaj, lige kun sia diskonigo komence de marto, donos pozitivan publikecon al Esperanto.
Legu la tuta artikolo...
Poŝtanto:
Richard Hall
je
09:20
0
komento(j)
19.2.08
Citaĵo de la tago
"La ŝlosilo por komuna lingvo, perdita en la Babel Turo, povas esti konstruata nur per uzado de Esperanto." (Jules Verne)
Poŝtanto:
Richard Hall
je
13:48
0
komento(j)
Etikedoj: citaĵo
18.2.08
Mia plej ŝatata besto
Ili estas belaj kreitaĵoj, kiuj estas parenca al kobajoj kaj ĉinĉiloj. La deguo devenas el sud-ameriko, el la montoj de Ĉilio. Ili havas tranĉajn flavajn dentarojn, bruna pelto kaj longa vosto.
Deguo ne silentas kiel kuniklo, sed "parolas" per ĉirpado kaj fajfado. Estas komika bruo!
Deguo -- mirinda besto!
Poŝtanto:
Richard Hall
je
11:25
0
komento(j)
12.2.08
Proverbo
"Kiam flago etendiĝas, trumpeto tenas racion."
~ Ukraina proverbo
Poŝtanto:
Richard Hall
je
16:18
0
komento(j)
6.2.08
Nova "Google"-grupo
Tagvorto estas Google-grupo. Grupanoj ricevos tagovorton per retpoŝto kaj respondus kun frazo kiu uzas la vorton.
Bona ideo, mi pensas. Estos okazo ekcerci.
Poŝtanto:
Richard Hall
je
07:02
0
komento(j)
5.2.08
La Ondo de Esperanto
Hodiaŭ, la 5-an de februaro en 2008, "La Ondo de Esperanto" lanĉis sian unuan podkaston. En ĉi tiu populara ret-radia servo estos prezentataj elektitaj
tekstoj el "La Ondo", krome ni proponos temajn programojn pri literaturo,
historio, muziko.
En la unua programo Halina Gorecka, Aleksander Korjxenkov kaj Andrej Peĉonkin
prezentas la februaran kajeron de "La Ondo". Aŭskultu la vortojn de komitatano Z, rakonton de Ela Karczewska pri la Zamenhofaj Tagoj en la naskiĝurbo de la iniciatoro de Esperanto, poemojn de Ippolit Bogdanoviĉ en la rubriko "Rusa Antologio", priskribon de la Unua Libro en la tute nova rubriko "Nia Trezoro", kaj rezulton de la 10-a Internacia Fotokonkurso de "La Ondo".
Jen La Ondo de Esperanto
Poŝtanto:
Richard Hall
je
11:55
0
komento(j)
Subscribe to:
Posts (Atom)