30.4.07

La Lernanto iras en lernejon

Privilegio de mia ofico estas la okazo viziti lernejojn kaj paroli kun la geinfanoj. Mi estas gubernatoro je unu lernejo do mi ofte vizitas ĝin. Ĉi-matene, mi kondukis du asembleoj de jaro tri kaj jaro kvar infanoj. La infanoj aûskultis tre bone. Poste, mi trinkis kafon kun la intruistoj. Mi multe admiras intruistojn. Ili estas tre gravaj personoj laû mi. Kio vi pensas?

(Korektu mian esperanton se mi faris erarojn, bonvolu)

28.4.07

Dr Who

Vere bela televidaĵo! Ĉi-vespere, la Doktoro batalis strangajn homodalekojn en Novjorko. David Tennant estas bonega Doktoro! Mi ĝuis Dr Who antaŭ multe da jaroj. Mi havas amikon kiu faris modelojn por la programo. Dr Who filmiĝas en Kimrio.

Estas interese, ke ofte religiaj temoj estas gravaj en la rakontoj de la Doktoro. Ekzemple, la dalekoj turmentiĝas de karno kaj kaptiĝis de siaj kirasoj. Ili estas fortaj, sed ĉiam venkiĝis de pli malfortaj estuloj. Tio estas tre pensiga!

27.4.07

Venko!

Mi gajnas prezon! Unueco donas forton havis E-litersudokon, kaj mi povis fini ĝin. Mi ĝojas!

18.4.07

Penso de la tago

Diru ne, "Mi ne povas." Diru, "Mi ne jam lernis."

17.4.07

Alan Johnston

Alan Johnston banner
Alan Johnston, jurnalisto por la BBC, forkaptis je 12 Marto.

Bonvolu subskribas la peticion.

Proverbo de la tago

"Afabla vorto pli atingas ol forto."

5.4.07

Sankta Ĵaŭdo

Ĉi tiun tagon, Jesuo manĝis la Sanktan Mangĝon kun lia disĉiploj. Li lavis iliajn pedojn kaj li diris, "Ĉar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ faru tion, kion mi faris al vi." Dum ili manĝis, li prenis panon, dispecigis ĝin, kaj donis al ili. Li diris, "Prenu; ĉi tio estas mia korpo." Li prenis kalikon kaj li diris, "Ĉi tio estas mia sango kiu estas elverŝata por multaj."
Ĉi tiun tagon, Judas Iskariota perfidis Jesuon. En la loko nomata Getsemaneo, Jesuo preĝis. Oni arestis kaj torturis lin. Petro malkonfesis, ke li konis lin. Ĉiuj la disĉiploj forlasis lin.

Terura tago.

1.4.07

Mia lernadon

Mi kompletigis "Bildoj kaj demandoj" kaj komencis "Ana Pana". Mi pensas ke lernas pli malpli bone. Ankoraŭ mi ne parolas Esperanton, sed mi ŝatas lerni. Esperanto estas lerninda kaj mi devas havi paciencon.