31.1.08

Ekspozicio pri Esperanto

Per Libera Folio:

En la Eŭropa Parlamento en Bruselo la 30-an kaj 31-an de januaro videblas ekspozicio pri la temo "Esperanto kiel perilo de translimaj junularaj kontaktoj". La ekspozicio povis okazi pro subteno de Ljudmila Novak, slovena ano de la Eŭropa Parlamento. Ŝi mem lernis Esperanton en sia junaĝo, kaj plu simpatias al la lingvo, kvankam ŝi ne aktive parolas ĝin. La ekspozicion praktike organizis kaj financis Eŭropa Esperanto-Unio, kaj la inaŭguron ĉeestis Sean Ó Riain, prezidanto de EEU kaj irlanda diplomato, kiu antaŭ nelonge estis taskita direkti la retan sekcion de la ĵus kreita irlandlingva tradukservo de la Eŭropa Komisiono.

Legu pli...

29.1.08

Saltada pulo!

La ukulelo estas mirinda muzikilo! Ĝi aperis kiel gitaro, sed tre malgranda. Laŭ Vikipedio, la ukulelo
...aperis en Havajo, en 1879 kiam ŝipo de Manuel Nunes, el Portugalio, alvenis al la insularo, kaj li portis kun si folkloran portugalan muzikilon nomata portugallingve manchete de braga aŭ cavaquinho. Portugalanoj donis al loĝantojn kelkajn el ili kaj montris kiel ludi, sed ne kiel agordi, ĉar la vizito estis rapida. Insulanoj, sekve, kopiis portugalajn muzikilon, sed kreis proprajn agordojn kaj ludmanieron.

Mi kredas ke la nomo de ĉi tiu muzikilo signifas "saltada pulo" en la lingvo de Havajo.

27.1.08

Nobel-premio pri paco?

Hodiaŭ, mi legis ke la Universala Esperanto-Asocio estas Nobel-kandidato.

Versajne, ne gajnos sed estas bona novaĵo. Ne?