16.6.08

Bruce Springsteen en Cardiff

waiting
Bonega!

bruceonpiano_phixr
La 'Millennium Stadium' en Cardiff estas tre grandega, sed mi staris kun mia edzino nur malmultaj da futoj for de la scenejo. Estis ekcite!
lineup_phixr

8.6.08

Pri prelegoj

"Mia prelego estis plena sukceso, sed la aŭskultantaro estis fiaskuloj"
— sennomulo

Estas ankaû vere pri predikado!
Dankon al Skribittaj Pensoj

4.6.08

Legu la Biblio!

Hodiaŭ, mi havis belan ideon (laŭ mi!). Angle, mi scias la Biblio. Do, se mi Esperante legas la Biblio, mi lernos pli da Esperanto. Jes?

30.5.08

Leciono de niaj korpoj

Beĉjo skribas: "Ni homoj estas maŝinoj por elteni grandegajn damaĝojn. Kaj mi estas ege ĝoja pro tio, kvankam mia brako ege doloras!" Li hieraû matene falegis, kaj tiu okazo memorigis lin ke la homa korpo estas mirinda aĵo. Kristane, niaj korpoj almontras al Dio, kiu kreas kaj subtenas nin. Ankaû, la korpo estas bildo de la Eklezio. Ĉiu ano estas ano de la korpo de Kristo, kaj ĉiu havas grava rolo.

29.5.08

Bob Luitweiler kaj Servas

Hodiaŭ mi lernas pri la forpaso de Bob Luitweiler, iniciatinto kaj unu el la ĉefaj fondintoj de "Servas", okazinta la 13an de aprilo 2008 en Bellingham, Vaŝingtono, Usono.

Inspirita de Gandhi, Bob Luitweiler, usona obĵetanto pro konscienco, militrezistanto, porpaca aktivulo, studis kaj poste instruis Esperanton en malliberejo. En Askov, Danio, en 1949, en kunlaboro kun pacistaj asocioj, li fondis asocion de "Peace builders" (packonstruantoj) kiu ricevis en 1952 la Esperantan nomon "SERVAS" pro tio ke la vorto "Peace" (Paco), en la historie histeria periodo de Makkartismo, estis konsiderata kiel ligita al komunismo.

Servas fariĝis Neregistara Organizo (NRO) en la jaroj 1970. Ĝi festos en 2009 sian 60-jariĝon. Slogano : "Pordoj malfermitaj por paco kaj amikeco". Agadkampoj : paco, vojaĝoj, amikeco, homaj rajtoj. Servas funkcias nun en pli ol 120 landoj kiel gastiga servo. Ekzistas pli ol 20 000 "malfermitaj pordoj" tra la mondo. Kun Germanio, Italio, Usono, Francio estas unu el la plej reprezentitaj landoj kun inter 1500 kaj 2000 membroj.

Pli da informado pri Servas (angle): Servas Britain

27.5.08

Esperanto en Ĉinio

Jen interesa (angla) artikolo: Geoff in Nanjing :: Weekend Work

But the truly eye-popping surprise was Esperanto. I always knew what Esperanto is but I never thought I would ever live to see it used at all, let alone used as a real language of conversation. I was dead wrong. The faculty staff speak Esperanto, not English, amongst each other. Of all the classes taught this weekend, mine (English) were easily (and understandably) the largest. But number two was Esperanto. Number two! Then followed by everything else. I had, until recently, absolutely no idea, not the foggiest, that Esperanto had any real currency. Wrong.

Ŝajnas ke Esperanto estas tre ĝenerala en Ĉinio. Vere, estas la internacia lingvo.

26.5.08

La internacia lingvo?

Lenno Cornish diras (angle) ke Esperanto ne sufiĉas kiel internacia lingvo. Li rezonas ke Esperanto estas eŭropa lingvo. Tial Esperanto, li diras, estas ne uzebla por ne-eŭropuloj. Li estas nekorekta, ĉu ne? Vere, Esperanto estas la internacia lingvo. Samideanoj loĝas tutmonde kaj la lingvo estas populara en Ĉinio.

Esperanto ne estas perfekta. La komunumo de Esperantistoj ne estas granda. Sed, ekzistas. Estas reala. Kaj multiĝos!

25.5.08

Alia mondo estas ebla

Jen angla artiklo de la gazeto New Statesman pri japanaj agitantoj, kiuj komunikas esperante: Spreading the word. Estas tre interesa.

22.4.08

Manĝu legomojn

De eventeo.net

Jen bona kialo por manĝi pli da fruktoj kaj legomoj ! Angla studaĵo ĵus konkludis, ke vegetarismon elektas inteligentaj homoj. Ĉi tiun esploraĵon publikigas la grava kaj serioza Universitato de Southampton, en Anglio, kaj ĝin lastatempe ankaŭ eldonis la Brita Kuracista Revuo. La esploristoj studis la ligon inter la evoluado de la inteligenteco de infanoj kaj ilia manĝaĵo.

legu pli...

21.4.08

Vikipedio

Mi estas Vikipediisto. Mi pensas, ke vi scius.
Miaj kontribuoj estas ne ankoraŭ grandaj aŭ gravaj, sed mi penos!

Detectivaj fikcioj

Beĉjo diras li ŝatas klasikajn detektivajn fikciojn kaj konsilas ke ni vidu la tv-serion Murdoch Mysteries. Bedaurinde, mi neniam vidis ĝin. Mi ne pensas ke ĉi tiu serio aperis en Britio. Sed mi konsentas kun Beĉjo pri Sherlock Holmes, do mi atendos ĝin.

19.4.08

Doktoro Kiu

Ĉi vespero, mi vidas la televidprogramon Doktoro Kiu kun mia familio. Bona! Tute bona! David Tennant tiu, kiu ludas la Doktoron, estas bonega aktoro. La rakonto ĉi-vespera estis pri la 'Ood', telepatia raso slavigita per la homo. Kompreneble, la Doktoro malslavigas ilin!

Viro sin hipnotigas antaû operacio

Hipnotisto el Sussex (Anglio) havis kirurgion je sia dekestra mano -- sen anestezo. La viro, nomiĝas Alex Lenkei, sin hipnotigis antaû la operacio, kiu daŭris dum okdek da minutoj.

Angle

15.4.08

Poemo

Preĝoj kvazaŭ ŝtonetoj
Ĵetataj al la fenestro
de la ĉielo,
por espere allogi
la atenton de la amato.
Sed sen videblaj harplektaĵoj malleveblaj
Per kiuj la kredanto grimpus,
kial oni malfermus tion foran fenestron?
Mi min detenus
antaŭ longe
sed foje strabinta
tra miaj ŝlosaj fingroj
mi pensis, ke mi ekvidis
la moviĝon de kurteno.

"Folk Tale", per R.S. Thomas

[Dankon]

12.4.08

Skeptika vilaĝanino

Mi ekas kurson "La Tuta Esperanto. Ĉi tie mi legis ĉi tiun rakonton. Eble, estas malnova. Sed mi ridetis. Jen:

Maljuna vilaĝanino venis al Moskvo. Kun granda intereso ŝi rigardis la urbon kaj admiris la aŭtomobilojn kaj tramojn, ĉar la unuan fojon en sia vivo ŝi estis en granda urbo.

Interalie ŝi vizitis ankaŭ la bestan ĝardenon, kie ŝi vidis diversajn strangajn bestojn, kiajn ŝi neniam antaŭe vidis. Kiam ŝi fine venis al loko, kie estis du ĝirafoj kun longegaj koloj, ŝi ne povis plu teni sin kaj ekkriis indigne: «Tio estas trompo! Tiaj bestoj ne povas ekzisti!»

Poste oni montris al ŝi kamelon. Kiam la simpla maljunulino ekvidis tiun malbelan beston, ŝi tuj ekkriis kolere:

«Ho, tiuj komunistoj! Kion ili faris el la ĉevalo!»

31.3.08

Nova novaĵretejo

http://eo.eventeo.net

Ĉiutage, aperos novaĵoj, artikoloj el diversaj kontinentoj de la mondo. La portalo estas en testa reĝimo, sed retejo aspektas neta kaj eleganta. Bonŝanco!

26.3.08

Aerolitego en Skotio

Sciencistoj trovis atestaĵon de aerolito en Skotio. La ekfrapo okazis antaŭ 1.2 miliardo da jaroj, do neniu vidis la okazon sed disrompaĵojn de la aerolito trovis ĉirkaŭ la urbo Ullapool en norda skotio.

27.2.08

Svisaj regionaj parlamentanoj subtenas Esperanton

El Libera Folio

Kiel konsekvenco de informa kampanjo de Svisa Esperanto-Societo, 27 svisaj parlamentanoj en la kantono Neuchâtel nun decidis subskribi leĝoproponon favore al Esperanto. La teksto de la leĝopropono restas sur tre ĝenerala nivelo por eviti ĝian rifuzon en la parlamento. Mireille Grosjean, kunprezidanto de SES, tamen ne havas tre grandajn esperojn pri ĝia akceptiĝo, sed opinias pozitiva jam la fakton, ke la propono estis subskribita kaj, lige kun sia diskonigo komence de marto, donos pozitivan publikecon al Esperanto.

Legu la tuta artikolo...

19.2.08

Citaĵo de la tago

"La ŝlosilo por komuna lingvo, perdita en la Babel Turo, povas esti konstruata nur per uzado de Esperanto." (Jules Verne)

18.2.08

Mia plej ŝatata besto

Ĉu vi jam aŭdis pri deguoj? (Angle: degus) Kelkfoje, ili estas nomita brosovostaj-ratoj, sed estas malĝusta. La deguo ne estas rato.

Ili estas belaj kreitaĵoj, kiuj estas parenca al kobajoj kaj ĉinĉiloj. La deguo devenas el sud-ameriko, el la montoj de Ĉilio. Ili havas tranĉajn flavajn dentarojn, bruna pelto kaj longa vosto.

Deguo ne silentas kiel kuniklo, sed "parolas" per ĉirpado kaj fajfado. Estas komika bruo!

Deguo -- mirinda besto!

12.2.08

Proverbo

"Kiam flago etendiĝas, trumpeto tenas racion."
~ Ukraina proverbo

6.2.08

Nova "Google"-grupo

Tagvorto estas Google-grupo. Grupanoj ricevos tagovorton per retpoŝto kaj respondus kun frazo kiu uzas la vorton.
Bona ideo, mi pensas. Estos okazo ekcerci.

5.2.08

La Ondo de Esperanto

Per Eventoj-Budapeŝto

Hodiaŭ, la 5-an de februaro en 2008, "La Ondo de Esperanto" lanĉis sian unuan podkaston. En ĉi tiu populara ret-radia servo estos prezentataj elektitaj
tekstoj el "La Ondo", krome ni proponos temajn programojn pri literaturo,
historio, muziko.

En la unua programo Halina Gorecka, Aleksander Korjxenkov kaj Andrej Peĉonkin
prezentas la februaran kajeron de "La Ondo". Aŭskultu la vortojn de komitatano Z, rakonton de Ela Karczewska pri la Zamenhofaj Tagoj en la naskiĝurbo de la iniciatoro de Esperanto, poemojn de Ippolit Bogdanoviĉ en la rubriko "Rusa Antologio", priskribon de la Unua Libro en la tute nova rubriko "Nia Trezoro", kaj rezulton de la 10-a Internacia Fotokonkurso de "La Ondo".

Jen La Ondo de Esperanto

31.1.08

Ekspozicio pri Esperanto

Per Libera Folio:

En la Eŭropa Parlamento en Bruselo la 30-an kaj 31-an de januaro videblas ekspozicio pri la temo "Esperanto kiel perilo de translimaj junularaj kontaktoj". La ekspozicio povis okazi pro subteno de Ljudmila Novak, slovena ano de la Eŭropa Parlamento. Ŝi mem lernis Esperanton en sia junaĝo, kaj plu simpatias al la lingvo, kvankam ŝi ne aktive parolas ĝin. La ekspozicion praktike organizis kaj financis Eŭropa Esperanto-Unio, kaj la inaŭguron ĉeestis Sean Ó Riain, prezidanto de EEU kaj irlanda diplomato, kiu antaŭ nelonge estis taskita direkti la retan sekcion de la ĵus kreita irlandlingva tradukservo de la Eŭropa Komisiono.

Legu pli...

29.1.08

Saltada pulo!

La ukulelo estas mirinda muzikilo! Ĝi aperis kiel gitaro, sed tre malgranda. Laŭ Vikipedio, la ukulelo
...aperis en Havajo, en 1879 kiam ŝipo de Manuel Nunes, el Portugalio, alvenis al la insularo, kaj li portis kun si folkloran portugalan muzikilon nomata portugallingve manchete de braga aŭ cavaquinho. Portugalanoj donis al loĝantojn kelkajn el ili kaj montris kiel ludi, sed ne kiel agordi, ĉar la vizito estis rapida. Insulanoj, sekve, kopiis portugalajn muzikilon, sed kreis proprajn agordojn kaj ludmanieron.

Mi kredas ke la nomo de ĉi tiu muzikilo signifas "saltada pulo" en la lingvo de Havajo.

27.1.08

Nobel-premio pri paco?

Hodiaŭ, mi legis ke la Universala Esperanto-Asocio estas Nobel-kandidato.

Versajne, ne gajnos sed estas bona novaĵo. Ne?