30.5.08

Leciono de niaj korpoj

Beĉjo skribas: "Ni homoj estas maŝinoj por elteni grandegajn damaĝojn. Kaj mi estas ege ĝoja pro tio, kvankam mia brako ege doloras!" Li hieraû matene falegis, kaj tiu okazo memorigis lin ke la homa korpo estas mirinda aĵo. Kristane, niaj korpoj almontras al Dio, kiu kreas kaj subtenas nin. Ankaû, la korpo estas bildo de la Eklezio. Ĉiu ano estas ano de la korpo de Kristo, kaj ĉiu havas grava rolo.

29.5.08

Bob Luitweiler kaj Servas

Hodiaŭ mi lernas pri la forpaso de Bob Luitweiler, iniciatinto kaj unu el la ĉefaj fondintoj de "Servas", okazinta la 13an de aprilo 2008 en Bellingham, Vaŝingtono, Usono.

Inspirita de Gandhi, Bob Luitweiler, usona obĵetanto pro konscienco, militrezistanto, porpaca aktivulo, studis kaj poste instruis Esperanton en malliberejo. En Askov, Danio, en 1949, en kunlaboro kun pacistaj asocioj, li fondis asocion de "Peace builders" (packonstruantoj) kiu ricevis en 1952 la Esperantan nomon "SERVAS" pro tio ke la vorto "Peace" (Paco), en la historie histeria periodo de Makkartismo, estis konsiderata kiel ligita al komunismo.

Servas fariĝis Neregistara Organizo (NRO) en la jaroj 1970. Ĝi festos en 2009 sian 60-jariĝon. Slogano : "Pordoj malfermitaj por paco kaj amikeco". Agadkampoj : paco, vojaĝoj, amikeco, homaj rajtoj. Servas funkcias nun en pli ol 120 landoj kiel gastiga servo. Ekzistas pli ol 20 000 "malfermitaj pordoj" tra la mondo. Kun Germanio, Italio, Usono, Francio estas unu el la plej reprezentitaj landoj kun inter 1500 kaj 2000 membroj.

Pli da informado pri Servas (angle): Servas Britain

27.5.08

Esperanto en Ĉinio

Jen interesa (angla) artikolo: Geoff in Nanjing :: Weekend Work

But the truly eye-popping surprise was Esperanto. I always knew what Esperanto is but I never thought I would ever live to see it used at all, let alone used as a real language of conversation. I was dead wrong. The faculty staff speak Esperanto, not English, amongst each other. Of all the classes taught this weekend, mine (English) were easily (and understandably) the largest. But number two was Esperanto. Number two! Then followed by everything else. I had, until recently, absolutely no idea, not the foggiest, that Esperanto had any real currency. Wrong.

Ŝajnas ke Esperanto estas tre ĝenerala en Ĉinio. Vere, estas la internacia lingvo.

26.5.08

La internacia lingvo?

Lenno Cornish diras (angle) ke Esperanto ne sufiĉas kiel internacia lingvo. Li rezonas ke Esperanto estas eŭropa lingvo. Tial Esperanto, li diras, estas ne uzebla por ne-eŭropuloj. Li estas nekorekta, ĉu ne? Vere, Esperanto estas la internacia lingvo. Samideanoj loĝas tutmonde kaj la lingvo estas populara en Ĉinio.

Esperanto ne estas perfekta. La komunumo de Esperantistoj ne estas granda. Sed, ekzistas. Estas reala. Kaj multiĝos!

25.5.08

Alia mondo estas ebla

Jen angla artiklo de la gazeto New Statesman pri japanaj agitantoj, kiuj komunikas esperante: Spreading the word. Estas tre interesa.