6.9.07

Unu: Esperanta poemo

Unu
Mi estas Unu
Unu el tiuj
Unu el tiuj ĉi
Geja viro, unu el dek
Mensmalsana, unu el kvar
Kristano, unu el dudek kvin
Invalida, unu el kiom?
Subvenciata, unu el tiom
Dividite ene de ono
Sed mi estas unu
Kaj mi gravas
Kaj vi, mia amiko, estas ankaŭ Unu.

Tradukita el angla poemo

3.9.07

Komunikiloj

Marko skribas

La plej grava afero kiu kaŭzas tiun reinteresiĝon estas komputilaj rimedoj. En pasintaj jaroj, se mi volis korespondi kun samideano, mi devis sendi leteron poŝte. Nur post 1 aŭ 2 semajnoj mi eble ricevis respondon. Nun oni povas komuniki retpoŝte.

Ankaŭ grava estas la rimedo de komunikado per retkamerao kun mikrofono aŭ nur mikrofone sen retkamerao.

Mi parolas kun tri amikoj eŭropaj preskaŭ ĉiutage per Skajpo. Ni faras tion por ke plibonigu nian scipovon kaj lingvofluecon.

Laŭ mia opinio, tiuj modernaj aparatoj povas revoluciigi la Esperanto-movadon.

Jes ja, mi konsentas. La interreto estas mirinda komunikilo, kiel esperanto. La duoblo kune estas mirindegaj!