31.8.07

Simbolo por la 100-jarigxo de UEA

19 aŭtoroj aux aŭtoraj duopoj el 12 landoj partoprenis la konkurson pri simbolo por la 100-jariĝo de UEA, festota en 2008. Preskaŭ ĉiuj sendis pli ol unu proponon aŭ plurajn variantojn de sama propono. Deklarante la konkurson la Estraro de UEA deziris, ke la simbolo "emfazu la 100-jaran historion de UEA kaj la aktualecon de ĝiaj celoj kaj idealoj", kaj ke ĝi estu "elvoka, laŭeble simpla kaj uzebla presite kaj elektronike".

Du UEA-Estraroj partoprenis en la prijuĝado. La malnova Estraro selektis kvin proponojn por la "finalo", lasante la finan decidon al la nova Estraro, elektita en Jokohamo. Tiu ĉi unuanime juĝis la verkon de Guillem Sevilla la plej taŭga. La laŭreato estas 24-jara grafika dezajnisto el Barcelono, membro de Kataluna Esperanto-Junularo.

Guillem Sevilla klarigas, ke la simbolo emfazas "per simpla kaj aktuala aspekto la tut-teran disvastiĝon de la neŭtrala lingvo Esperanto, atingitan grandparte danke al UEA". La simbolo "subtile rilatiĝas al tradiciaj esperantismaj identigiloj (stelo), sed gxi uzas ankaŭ eksterajn identigilojn (parolvezikoj, kvin koloroj) rekoneblajn de la publiko, kiu ne konas la la esperantistan heraldikon". La elektita emblemo ne havas unu fiksan formon, sed "temas pri fleksebla identiga sistemo kun senfinaj potencialaj variantoj depende de la bezonoj kaj rimedoj".

Variantoj de la nova simbolo estas elŝuteblaj ĉe http://www.uea.org/dokumentoj/simbolo/

el Eventoj

No comments: