12.4.08

Skeptika vilaĝanino

Mi ekas kurson "La Tuta Esperanto. Ĉi tie mi legis ĉi tiun rakonton. Eble, estas malnova. Sed mi ridetis. Jen:

Maljuna vilaĝanino venis al Moskvo. Kun granda intereso ŝi rigardis la urbon kaj admiris la aŭtomobilojn kaj tramojn, ĉar la unuan fojon en sia vivo ŝi estis en granda urbo.

Interalie ŝi vizitis ankaŭ la bestan ĝardenon, kie ŝi vidis diversajn strangajn bestojn, kiajn ŝi neniam antaŭe vidis. Kiam ŝi fine venis al loko, kie estis du ĝirafoj kun longegaj koloj, ŝi ne povis plu teni sin kaj ekkriis indigne: «Tio estas trompo! Tiaj bestoj ne povas ekzisti!»

Poste oni montris al ŝi kamelon. Kiam la simpla maljunulino ekvidis tiun malbelan beston, ŝi tuj ekkriis kolere:

«Ho, tiuj komunistoj! Kion ili faris el la ĉevalo!»

No comments: