3.9.07

Komunikiloj

Marko skribas

La plej grava afero kiu kaŭzas tiun reinteresiĝon estas komputilaj rimedoj. En pasintaj jaroj, se mi volis korespondi kun samideano, mi devis sendi leteron poŝte. Nur post 1 aŭ 2 semajnoj mi eble ricevis respondon. Nun oni povas komuniki retpoŝte.

Ankaŭ grava estas la rimedo de komunikado per retkamerao kun mikrofono aŭ nur mikrofone sen retkamerao.

Mi parolas kun tri amikoj eŭropaj preskaŭ ĉiutage per Skajpo. Ni faras tion por ke plibonigu nian scipovon kaj lingvofluecon.

Laŭ mia opinio, tiuj modernaj aparatoj povas revoluciigi la Esperanto-movadon.

Jes ja, mi konsentas. La interreto estas mirinda komunikilo, kiel esperanto. La duoblo kune estas mirindegaj!

2 comments:

Nenge said...

Ĉiam en pasintaj jaroj, la Esperanto-parolantoj estis disvastaj de unu la alia. Nun, pro novaj komputilaj aparatoj kaj tujmesaĝaj programoj, ni ĉiuj ekproksimiĝas.

Esperanto estas kvazaŭ dorma semo. Eble tiu komputila revolucio akvumas ĝin eĉ nun!

Richard Hall said...

Jes, mi partoprenas cxi tiun esperon.