5.2.08

La Ondo de Esperanto

Per Eventoj-Budapeŝto

Hodiaŭ, la 5-an de februaro en 2008, "La Ondo de Esperanto" lanĉis sian unuan podkaston. En ĉi tiu populara ret-radia servo estos prezentataj elektitaj
tekstoj el "La Ondo", krome ni proponos temajn programojn pri literaturo,
historio, muziko.

En la unua programo Halina Gorecka, Aleksander Korjxenkov kaj Andrej Peĉonkin
prezentas la februaran kajeron de "La Ondo". Aŭskultu la vortojn de komitatano Z, rakonton de Ela Karczewska pri la Zamenhofaj Tagoj en la naskiĝurbo de la iniciatoro de Esperanto, poemojn de Ippolit Bogdanoviĉ en la rubriko "Rusa Antologio", priskribon de la Unua Libro en la tute nova rubriko "Nia Trezoro", kaj rezulton de la 10-a Internacia Fotokonkurso de "La Ondo".

Jen La Ondo de Esperanto

No comments: