27.2.08

Svisaj regionaj parlamentanoj subtenas Esperanton

El Libera Folio

Kiel konsekvenco de informa kampanjo de Svisa Esperanto-Societo, 27 svisaj parlamentanoj en la kantono Neuchâtel nun decidis subskribi leĝoproponon favore al Esperanto. La teksto de la leĝopropono restas sur tre ĝenerala nivelo por eviti ĝian rifuzon en la parlamento. Mireille Grosjean, kunprezidanto de SES, tamen ne havas tre grandajn esperojn pri ĝia akceptiĝo, sed opinias pozitiva jam la fakton, ke la propono estis subskribita kaj, lige kun sia diskonigo komence de marto, donos pozitivan publikecon al Esperanto.

Legu la tuta artikolo...

No comments: