30.5.08

Leciono de niaj korpoj

Beĉjo skribas: "Ni homoj estas maŝinoj por elteni grandegajn damaĝojn. Kaj mi estas ege ĝoja pro tio, kvankam mia brako ege doloras!" Li hieraû matene falegis, kaj tiu okazo memorigis lin ke la homa korpo estas mirinda aĵo. Kristane, niaj korpoj almontras al Dio, kiu kreas kaj subtenas nin. Ankaû, la korpo estas bildo de la Eklezio. Ĉiu ano estas ano de la korpo de Kristo, kaj ĉiu havas grava rolo.

No comments: