10.6.09

Balotoj

Beĉjo skribas pri la balatoj en eŭropo kaj libano

Ĉiuokaze estas tiel dirita, ke la eŭropa parlamento ne estas grava afero. Ankaŭ feliĉe ĉi-tie en nordameriko, kie mi nun loĝas, ksenofobio laŭ sia eŭropa maniero ne ekzistas [ĝi alimaniera ja ekzistas]. Estas interesa, ke en Kanado kvankam ege alligita al Britio [en anglalingvaj provincoj] kaj Francio [en Kebekio], tamen la eŭropaj aferoj tute ne interesas la publikon [mi estas certa, ke en Usono tio estas eĉ pli korekta].

Miaopinie por la mondo pli grava ol la eŭropa baloto, estis baloto en Libano. Ankoraŭ ne eblas taksi, konsekvencojn de malvenko de Hizbulaho en Libano. Mi esperas, ke la israela registaro alfrontiĝu al tiu evento kun saĝeco.

Mi ne konsentas, ke la eŭropa parlamento estas ne grava kaj mi pensas, ke ĉi tiu parlamento gajnos pli da graveco. Sed mi konsentas, ke por la mondo hodiaŭe, la baloto en Libanoeble estis pli grava ol la eŭropa baloto.

No comments: