29.6.09

Kiel oni angle traduku "nenial"?

Ĉe forumo de Lernu.net, oni diskutas kiel oni traduku la anglajn vortojn "just for the sake of it". Oni proponis la sola vorto "nenial". Ekzample: He ate just for the sake of it - Nenial li manĝis. Mi anstataŭ proponis "senkiale": Senkiale, li manĝis. Alia ulo diris, ke la du vortoj same signifas. Sed en Plena Manlibro de
Esperanta Gramatiko
oni legas

NENI-vorto sufiĉas por nei la ĉefverbon, kaj do la tutan frazon. La pozicio de NENI-vorto normale ne gravas, ĝi tamen neas la tutan frazon: ...
Tian Regularon por nia Ligo mi nenial povus aprobi. ... Mi ne povas aprobi ĝin pro kia ajn kialo. Nenial neas la tutan frazon.

Ĉu estas ĉiam korekte, ke "Estas Fundamenta regulo, ke NENI-vortoj neas la verbon"? Aŭ ĉu ial oni faru escepton por 'nenial'? Mi ne certas. Kion vi pensas? Kaj kiel vi traduku "just for the sake of it"?

No comments: